Agordi la Lingvon de sia arklinuksa distribuaĵo esperante

miamondo Par Le 28/02/2020 à 18:50 comment 0

Ekde preskaŭ unu jaro mi uzas la arklinuksan distribuaĵon kaj mi tre kontentas pri ĝi. Arklinukso estas tre stabila sed ĝia instalado ne estas tiel facila kiel tiu de Ubuntu ekzemple. Ĉi tiu (aŭ Linux Mint) estas ideala por la komencantoj, sed Arch Linux estas por la elprovitoj.

1) Mia klavaro

Mia klavaro estas agordita france (AZERTY). Mi uzas ĉiutage kvar lingvojn :

  • la francan, kiu estas mia gepatra lingvo,
  • la germanan, kiu estas la lingvo de la Lando kie mi loĝas ekde 2014,
  • la anglan, kiel parto de mia laboro,
  • aŭ esperanto por la tutnova versio de mia blogo.

La franca klavaro estas miaopinie la plej kompleta. Estas multe pli facila tajpi tekston germane kun klavaro en la franca ol male.

Kun mia klavaro mi povas ankaŭ tajpi la esperantajn ĉapelitajn leterojn sen problemo. La plej malfacila estas la ŭ. Mi devas tajpi tiel :

Maj + AltGr + µ kaj poste u ŭ
Maj + AltGr + µ kaj poste Maj + u → Ŭ

Maj signifas Shift.

2) Mia operaciumo

Pasintsemajne mi decidis ŝanĝi la lingvon de mia operaciumo. Mia distribuaĵo estas Arklinukso. Tio estas facila. Uzante la komandojn sudo kaj nano, bonvolu malfermi en terminalo la dosieron /etc/locale.gen.

sudo nano /etc/locale.gen

Bonvolu rulumi malsupren ĝis vi trovu eo UTF-8. Vi malaperigu la kradon (dieson). Tiel la linio ne plus estas komento. Kiam vi restartigos vian komputilon, ĝi ŝanĝos la lingvon de la operaciumo.

Por konservi viajn ŝanĝojn, premu Ctrl + x.

Ĉu konservi modifitan Bufron?

Bonvolu respondi Yes kaj vi premu la klavon Enter (aŭ Entrée).

Nun oni devas aldoni la novan lingvon en la dosiero /etc/locale.conf. Bonvolu malfermi ĉi tiun en terminalo.

sudo nano /etc/locale.conf

Vi malaperigu la linion kaj vi tajpu :

LANG="eo.UTF-8"

Kaj vi devas konservi viajn ŝanĝojn. Vi premu Ctrl + x. Vi respondu Yes (aŭ Oui aŭ Ja) kaj vi premu la klavon Enter.

Vi ne forgesu restartigi la la komputilon. La lingvo estas ŝanĝita!

 

Archlinux configuration

  • Aucune note. Soyez le premier à attribuer une note !

Ajouter un commentaire

Anti-spam
 
expand_less